Monday 31 May 2021

Laŭ rivero Moskvo


Moskvo ricevis sian nomon laŭ tiu de la rivero, sur kiu ĝi aperis (interese estas, ke, kvankam en la rusa lingvo ambaŭ nomoj samas, en multaj aliaj ili sonas diference). Eĉ se vi neniam vizitis la rusian ĉefurbon, vi havas bonajn ŝancojn ekvidi riveron Moskvo sur ekrano, ĉar kutima televida bildo por novaĵoj, ligitaj kun Rusio, estas panoramo de la Kremlo kaj rivero Moskvo, ĉe kiu ĝi staras.

Tamen antaŭ veni al la granitaj kajoj de la grandega urbo, rivero Moskvo en sia supra parto trankvile fluas inter pejzaĝoj verdaj, pitoreskaj kaj eĉ vere fabelaj. Kaj hodiaŭ ni kune kun aŭtoro de Jutuba kanalo Kirill Veprentsev navigos en ĉi tiuj lokoj sur kajakoj kaj ĝuos belajn vidojn de la naturo kaj historiaj vidindaĵoj.


Interesaj faktoj


«Klifo de amo» – alta bordo de la rivero, kovrita de pitoreska pina bosko – vere havas legendojn koncerne sin, tamen ili rakontas ne pri junulo, sed pri junulino. Unu el ili estas, ke iam filino de bienulo enamiĝis en ordinaran kamparanon; la patro malpermesis al ŝi edziniĝon kaj ŝi ĵetis sin en la riveron de sur ĉi tiu loko. Fakte, tio estas kutima rakonto tiaspeca kaj en diversaj lokoj eblas trovi krutajn bordojn kun tia nomo. 


Arbo sur Klifo de amo

 

Arbo sur Klifo de amo, sur kiun amantaj paroj fiksas diverskolorajn bendojn, kiuj simbolas iliajn sentojn./Wikimapia.org


Detala listigo de stavoj, tra kiuj fluas rivero Setunj, respegulas gravecon de ili en tradicia mastrumado. Stavoj (artefaritaj lagetoj) dum multaj jarcentoj servis por bredi fiŝojn.


Stavo Ĉerkizovskij

Stavo Ĉerkizovskij en Moskvo estas unu el la plej malnovaj akvujoj de la urbo, kreita en la 14-a jarcento./Vikimedia Komunaĵo

Menciita en la video restoracio «Aljoŝa» laŭ informo en la reto estiĝis unu el la viktimoj de la pandemio: fermita en marto de 2020 pro la reĝimo de enŝloso, ĝi bankrotiĝis kaj nun estas vendata.

Reĝisoro Aleksandr Rou (1906 – 1972) estas bonege konata en Rusio kaj aliaj landoj kiel aŭtoro de klasikaj kinoversioj de folkloraj kaj literaturaj fabeloj. En projekto Aŭdvide vi povas spekti lian filmon «Vesperoj en la bieneto apud Dikanka» laŭ novelo de Nikolaj Gogol, subtekstigitan Esperante. Ekde la fino de la 1950-aj jaroj li elektis vilaĝon Gigirevo por filmi scenojn en naturo, pro belaj kaj diversaj pejzaĝoj, troveblaj proksime de ĝi. Ekzemple, en ĉi tiu momento el filmo «Morozko» (1964) vi povas vidi betulan boskon kaj menciitan supre «Klifon de amo». (Listita inter liaj filmoj «Finisto, la brava falkono» (1975) estis konceptita de Rou, tamen ĝin filmis alia reĝisoro jam post lia morto.)

Sergio de Radoneĵ, kies disĉiplo Savva fondis monaĥejon Savvino-Storoĵevskij en la fino de la 14-a jarcento, estas la plej kultata sanktulo de Rusio kaj protektanto de lernantoj.


No comments:

Post a Comment