PRI LA PROJEKTO

Moskvio en Esperanto estas "forka" projekto de multlingva projekto Moskvio. Ili celas disponigi al Esperanta kaj, en perspektivo, ankaŭ al alilingva legantaro interesan informon pri la historia centro de Rusio ĉirkaŭ Moskvo. 

Mi lanĉis projekton Moskvio en 2018 kun intenco krei funkcieblan modelon de iniciato, kiu, uzante Esperanton kiel pontolingvon, kapablos liveri informon al multlingva uzantaro en diversaj landoj. Miavide, tiaspecaj iniciatoj estas nuntempe unu el la plej gravaj instrumentoj por praktika aplikado de Esperanto, kiu povas plifortigi ĝian pozicion en la mondo. Ĉi tiu intenco, bedaŭrinde, ankoraŭ ne sukcesis realiĝi kaj projekto Moskvio restas en "ĝerma" stato. Tial en majo de 2019 mi lanĉis "forkan" projekton Moskvio en Esperanto, kiu havas samajn taskojn, tamen servas al legantaro nur Esperanta. Unu el rezultoj de ĝia agado estu, kiel mi esperas, ke troviĝos sufiĉe de potencialaj kunlaborantoj, kun kies helpo projekto Moskvio povos realiĝi plenskale.

Do, mi invitas vin malfermi por vi la koron de Rusio en projekto Moskvio en Esperanto.