Moskvo ricevis sian nomon laŭ tiu de la rivero, sur kiu ĝi aperis (interese estas, ke, kvankam en la rusa lingvo ambaŭ nomoj samas, en multaj aliaj ili sonas diference). Eĉ se vi neniam vizitis la rusian ĉefurbon, vi havas bonajn ŝancojn ekvidi riveron Moskvo sur ekrano, ĉar kutima televida bildo por novaĵoj, ligitaj kun Rusio, estas panoramo de la Kremlo kaj rivero Moskvo, ĉe kiu ĝi staras.
Tamen antaŭ veni al la granitaj kajoj de la grandega urbo, rivero Moskvo en sia supra parto trankvile fluas inter pejzaĝoj verdaj, pitoreskaj kaj eĉ vere fabelaj. Kaj hodiaŭ ni kune kun aŭtoro de Jutuba kanalo Kirill Veprentsev navigos en ĉi tiuj lokoj sur kajakoj kaj ĝuos belajn vidojn de la naturo kaj historiaj vidindaĵoj.
Interesaj faktoj
«Klifo de amo» – alta bordo de la rivero, kovrita de pitoreska pina bosko – vere havas legendojn koncerne sin, tamen ili rakontas ne pri junulo, sed pri junulino. Unu el ili estas, ke iam filino de bienulo enamiĝis en ordinaran kamparanon; la patro malpermesis al ŝi edziniĝon kaj ŝi ĵetis sin en la riveron de sur ĉi tiu loko. Fakte, tio estas kutima rakonto tiaspeca kaj en diversaj lokoj eblas trovi krutajn bordojn kun tia nomo.
Arbo sur Klifo de amo, sur kiun amantaj paroj fiksas diverskolorajn bendojn, kiuj simbolas iliajn sentojn./Wikimapia.org
Detala listigo de stavoj, tra kiuj fluas rivero Setunj, respegulas gravecon de ili en tradicia mastrumado. Stavoj (artefaritaj lagetoj) dum multaj jarcentoj servis por bredi fiŝojn.
Stavo Ĉerkizovskij en Moskvo estas unu el la plej malnovaj akvujoj de la urbo, kreita en la 14-a jarcento./Vikimedia Komunaĵo
Menciita
en la video restoracio «Aljoŝa» laŭ informo en la reto estiĝis unu el
la viktimoj de la pandemio: fermita en marto de 2020 pro la reĝimo de enŝloso, ĝi bankrotiĝis kaj nun estas vendata.
Reĝisoro Aleksandr Rou
(1906 – 1972) estas bonege konata en Rusio kaj aliaj landoj kiel aŭtoro
de klasikaj kinoversioj de folkloraj kaj literaturaj fabeloj. En
projekto Aŭdvide vi povas spekti lian filmon «Vesperoj en la bieneto apud Dikanka»
laŭ novelo de Nikolaj Gogol, subtekstigitan Esperante. Ekde la fino de
la 1950-aj jaroj li elektis vilaĝon Gigirevo por filmi scenojn en
naturo, pro belaj kaj diversaj pejzaĝoj, troveblaj proksime de ĝi.
Ekzemple, en ĉi tiu momento el filmo «Morozko»
(1964) vi povas vidi betulan boskon kaj menciitan supre «Klifon de
amo». (Listita inter liaj filmoj «Finisto, la brava falkono» (1975)
estis konceptita de Rou, tamen ĝin filmis alia reĝisoro jam post lia
morto.)
Unu el la plej konataj ŝercoj pri Rusio estas tiu, kiu koncernas ursojn
sur stratoj. Nu, se tiaj troveblas, do nur en Siberio, kie ili povas en
maloftaj kazoj viziti loĝatajn lokojn. Tamen jam kvin kilometrojn for de
la Ruĝa placo oni havas ŝancon renkonti surstrate bestojn ne malpli
grandajn kaj fojfoje ne malpli danĝerajn.
Dum rigardo al la mapo de Moskvo unu
el rimarkindaj detaloj estas verda «kojno», kiu eniĝas en la urdon de
nordorienta direkto. Tio estas nacia parko «Losinij Ostrov», unu el la
plej grandaj en la mondo arbaroj, kiuj troviĝas ene de urbo.
Ĉi tiu teritorio estas menciata en la dokumentoj ekde la 15-a jarcento
kaj en la 16-a jarcento ĝi estiĝis ĉastereno de la rusaj caroj.
Nikolaj Sverĉkov. Caro Alekseo Miĥajloviĉ kun bojaroj en falkona ĉasado apud Moskvo (1873).
Fine de la 18-a jarcento ĝi fariĝis ŝtata propraĵo, kaj ekde komenco de
la sekva, 19-a jarcento oni protektas la arbaron kaj ĝian naturon. En
1983 estis fondita nacia parko «Losinij Ostrov», unu el unuaj en Rusio.
«Losinij Ostrov en Solokniki» (1869) fare de Aleksej Savrasov konservis bildon de pejzaĝo, en kiu nenio parolis pri proksimeco de urbo.
Hodiaŭ la sudokcidenta parto de la parko, kiu troviĝas interne de la urbaj
limoj, estas populara loko por aktiva ripozo. Sur ĝiaj aleoj en ĉiu
sezono ne malabundas loĝantoj de la najbaraj distriktoj – kurantaj,
biciklantaj aŭ skiantaj. Ĉiujn ilin allogas eblo viziti la naturon, ne
veturante malproksimen de hejmo. Tamen la naturo foje mem vizitas
ilin...
Ĉi tie estas la tempo atenti la nomon de ĉi tiu loko. «Losinij Ostrov» signifas «Alka Insulo». Unu el malnovaj signifoj de vorto «insulo» en la
rusa lingvo estas arbara areo, ĉirkaŭata de malfermitaj spacoj. Kaj
vorto «alka» indikas la plej grandajn el la indiĝenoj de ĉi tiu arbaro
(kie renkonteblas ankaŭ aproj, vulpoj kaj leporoj). Figuro de alko,
trankvile maĉanta branĉojn, tute ne embarasite pro ĉeesto de homoj,
estas ĉi tie kutima spektaĵo. De temp' al tempo, tamen, alkoj lasas sian
hejman teritorion kaj trafas urbon. En la reto multnombras videoj,
demonstrantaj alkojn sur stratoj, proksimaj al Losinij Ostrov. Sube vi
povas vidi unu el tiaj, filmitan maje de 2012.
Loĝantoj de najbaraj domoj ekvidis en korto inter ili vagantan alkon, kiu venis el Losinij Ostrov en parkon Sokolniki,
kiu estas daŭrigo de sama arbara areo, kaj poste eliris en la urbon.
Nur al vespero oni sukcesis forkonduki ĝin reen. Kaj en la video
rimarkeblas, kial ĉi tiuj bestoj estis nomitaj «fojfoje danĝeraj» komence de la artikolo. Atentu ĉe 4:30,
kiel viro penas forpeli la alkon, ŝprucante akvon al ĝi – tamen li mem
tuj iĝas forpelita de akra hufo. Ja ĉiuj loĝantoj de Moskvo indas
respektan traktadon, ankaŭ arbaraj...
Sur alia video vi povas vidi, kiel du alkoj en Sokolniki sensoifigas
sin per renkontitaj flakoj, neniom atentante vizitantojn de la parko.
Hodiaŭ ni revenas sur la bordojn de lago Pleŝĉejevo. Kune kun aŭtoro de Jutuba kanalo OurLife! ni faros familian promenon al la lokaj vidindaĵoj – Aleksandrova monto kaj Blua ŝtono.
Aleksandrova monto estas monteto, kiu situas sur la nordorienta bordo de la lago. Ekde antikva tempo ĝi servis kiel loko de ritoj por la finno-ugraj kaj poste por la slavaj loĝantoj de ĉi tiu regiono. Tio speguliĝas en alia ĝia nomo – «Jarila monto», laŭ nomo de slava printempa festo de fekundeco. Ĉampionoj de kristanismo, kiu estis konvertantaj la rusan landon en la novan kredon, nemalofte atentis la sakralajn lokojn de la paganoj, konstruante sur ili preĝejojn kaj aliajn religiajn objektojn. Tio celis detrui antaŭan adoradon de ili kaj samtempe fari la novajn instituciojn pli kutimaj por loka loĝantaro.
Nikita monaĥejo apud lago Pleŝĉejevo estas konsiderata unu el la plej malnovaj en Rusio. Ĝusta tempo de ĝia fondo ne estas konata, tamen tio povis okazi jam komence de la 11-a jarcento./Vikimedia Komunaĵo
Io tiaspeca okazis ankaŭ ĉi tie: en la 13-a jarcento princo Aleksandro la Neva fondis sur la monteto Aleksandrovan monaĥejon omaĝe al sia ĉiela protektanto. Ĉi tiu monaĥejo ekzistis ĝis la komenco de la 17-a jarcento, kiam dum la Granda Malordo ĝi estis detruita fare de intervenintoj. En la jaro 1853 oni esploris ĝiajn restaĵojn. Ĉi tiuj malakurataj arkeologiaj elfosadoj detruis la supran parton de la monteto.
Kiel memoro pri la tempo de la monaĥejo, nune sur la monteto staras kamparkruco, kiun vizitas la aŭtoro de la video.
Hodiaŭ
ĉi loko ricevis ankoraŭ unu bazon por konateco. Ekde 2016 ĉi tie okazas
kultura festivalo «Aleksandrova monto», en kiu oni prezentas diversajn
branĉojn de la tradicia rusa kulturo kaj rekonstruas militajn eventojn
el la tempo de Aleksandro la Neva. En la restivala retejo oni povas
trovi multe da fotoj kaj videon, kiuj kreas viglan impreson pri ĝi. En Guglaj mapoj renkonteblas foto de ligna fortikaĵo, konstruita kiel konstanta dekoracio por la festivalo.
Dua vidindaĵo, kiun oni vizitas en la video, estas fama Blua ŝtono – unu el tre malmultaj sakralaj objektoj, restintaj de la antaŭkristana epoko. Ĝia nuntempa loko sur la laga bordo ne estas origina; komence ĝi situis ĉirkaŭ 4 kilometrojn pli sude, en ravino apud Borisogleba
monaĥejo, kiu ekzistis ĝis la 18-a jarcento. Kvankam jam pasis multe da
jaroj ekde la kristaniĝo, la lokaj loĝantoj konservis memoron pri tio,
ke iliaj prapatroj adoradis ĉi tiun ŝtonon, kaj regule okazigis festojn
apud ĝi. Dum longa tempo la monaĥoj vane persvadadis ilin lasi ĉi tiun
praktikon. Finfine, en la komenco de la 17-a jarcento oni uzis rimedon
pli efikan – simple enterigis la ŝtonon. Tamen post certa tempo la
ŝtono denove aperis sur la surfaco; akvo, fluanta sur la deklivo de la
ravino, forlavis sojlon ĉirkaŭ ĝi, kaj glaciiĝanta dum vintroj grundo
elpuŝis ĝin eksteren.
Grandaj rokaĵoj estas nemaloftaj en ĉi tiu regiono. Ĉi ŝtono, kuŝanta sur rando de vilaĝo 30 kilometrojn for de lago Pleŝĉejevo, estas samgranda kiel Blua ŝtono. Tamen pri ĝi scias nur loĝantoj de najbaraj domoj.
Do, la ŝtono restarigis sian staton. Tamen oni ne intencis toleri tion eterne, kaj fine de la sekva, 18-a jarcento oni entreprenis energian operacion. Komence de vintro de 1788 oni metis la ŝtonon sur sledon kaj veturigis ĝin sur glacio de lago Pleŝĉejevo por ke uzi ĝin por fundamento de konstruanta preĝejo – tute laŭ la menciita supre praktiko. Tamen la glacio ne eltenis la pezon kaj la ŝtono falis en la lagon. Ŝajnis, ke tio jam estis fino de ĝia historio, sed kelk jardekojn poste fiŝistoj komencis rimarki ĝin en akvo, kaj al la mezo de la 19-a jarcento ĝi jam troviĝis surborde. Kompreneble, tia fenomeno kapablis serioze konsterni mensojn, kaj en 1850 en gubernia gazeto okazis interesa diskuto. Rimarkindas, ke unu el ĝiaj partoprenantoj, kiu estis inĝeniero laŭ profesio, tute serioze supozis, ke la ŝtono povis esti altirita fare de kuŝejoj de magneta erco apud la lago!
Kaj tiu, kiu faris punktofinon en la diskuto, proponinte eksplikon vere racian, estis nenio alia, ol loka pastro. Tamen en sia letero al la gazeto li rezonis kiel vera naturesploristo kaj trovis kialojn de la reapero de la ŝtono en naturaj fenomenoj, observeblaj sur la lago.
La ŝtono, li skribis, dronis (male al kutima prezento) en malgranda profundo, malpli ol 1,5-metra. Dum pasinta tempo la nivelo de la lago malaltiĝis, kaj la supra parto de la ŝtono jam troviĝis super la akva surfaco. Printempe glacio sur la lago degelas unuavice apud la bordoj, kaj tiu, kiu restas en la mezo, nemalofte estas puŝata sur bordon fare de vento. Moviĝantaj glaciblokaroj, kiu formiĝas en tiaj okazoj, fojfoje havas tian forton, ke ili kapablas faligi grandajn arbojn kaj eĉ detrui domojn. Do ne estas mirinde, ke ilia impeto, akumuliĝanta dum jardekoj, montriĝis sufiĉa por finfine movi la ŝtonon sur lokon tiom malprofundan, ke ĝi povis sekiĝi dum plua malaltiĝo de la laga nivelo.
Kiam nivelo de la lago kreskas pro printempa degelo de neĝo, Bluan ŝtonon ree ĉirkaŭas akvo./Vikimedia Komunaĵo
Estas interese, ĉu ĉi tiu pastro dividis sian eltrovon kun la paroĥanaro. Tiel aŭ alie, rakonto pri la mistera reapero de la ŝtono estiĝis parto de la legendo ĉirkaŭ ĝi, same kiel rakonto, ke ĝi origine situis sur Aleksandra monto (la aŭtoro de la video mencias ilin ambaŭ, tamen la dua, kiel ni scias, ne estas ĝusta).
Hodiaŭ la ŝtono estas populara inter turistoj vidindaĵo; en lastaj jaroj oni bonordigis la areon apud ĝi. Pagon por viziti ĝin prenas nacia parko «Lago Pleŝĉejevo», sur kies teritorio ĝi troviĝas. Laŭ la informo en ĝia retejo, ĝia grando je 50 rubloj restas stabila dum lastaj kvin jaroj kaj, laŭ la nuntempa skalo de prezoj, estas plejparte simbola (kaj, kiel oni notas en la video, familioj kun tri aŭ pli da infanoj, aĝantaj malpli ol 16 jarojn, vere havas 50-procentan rabaton).
Do, hodiaŭ, same kiel antaŭ jarmilo, oni vizitadas la ŝtonon, tuŝas ĝin surfacon, grizan dum sekva vetero aŭ bluan, kiam ĝi malsekiĝas post pluvo (de tio devenis ĝia nomo); lasas al ĝi donacojn en formo de moneroj, pomoj kaj aliaj nutraĵeroj; alligas buntkolorajn bendojn al la parapeto de kondukanta al ĝi vojo; aŭ, laŭ la jam moderna kredo, mense deziras ion, sudante sur ĝi. Multon da homoj vidis ĉi tiu ŝtono, kaj, verŝajne, ĝi vidos ne malpli, ĉar ĝian aĝon mezuras alia temposkalo. Espereble, ĝi vidos ankaŭ, kiel la popoloj faros unu grandan rondon familian...
Rigardinte mapon de la eŭropa nordo, oni facile rimarkas sur ĝi multnombrajn lagojn – spurojn, kiujn antaŭ multaj jarmiloj restis post si la foriranta glaciaro. Plej suda el tiaj spuroj estas lago Pleŝĉejevo, kiu situas 120 kilometrojn nordoriente de Moskvo.
En ĉi tiu aerfilmado de lago Pleŝĉejevo kaj urbo Pereslavl-Zalesskij, farita de sur 500-metra alto, bone videblas la regula ovala formo de la lago.
Jam en la fora pasinteco homojn logis ĉi tiu lago kun ĝia abundo de fiŝoj, unu el kiuj – loka formo de Coregonus albula, ruse nomata «rjapuŝka» – troviĝas sur la blazono kaj la flago de Pereslavl-Zalesskij. Sur la orienta bordo de la lago kuŝas Blua ŝtono – rokaĵo, kiu jam pli ol jarmilon estas objekto de adorado (ĝi meritas apartan rakonton, kiu sendube aperos poste). En la 9-a aŭ la 10-a jarcento sur la orienta bordo de la lago aperis urbeto, kiu en la historiaj dokumentoj estis konata sub nomo Kleŝĉin. En la 12-a jarcento princo Georgo la Longbraka, al kiu la tradicio atribuas fondon de Moskvo, konstruis novan urbon Perejaslavl (moderna nomo – Pereslavl-Zalesskij) kiel ĉefan setlejon sur la lago.
Busto de Georgo la Longbraka en Pereslavl-Zalesskij enhavas ineresan aludon al ligo inter ĉi tiu urbo kaj Moskvo; ĝian rimarkindan asimetriecon kaŭzis tio, ke ĉi tiu skulptaĵo estas kopio de supera parto de la ĉevala monumento de Georgo en la ĉefurbo. Lia dekstra brako estas etendita antaŭen kaj por nevidebligi tion oni bezonis «fortranĉi» ĝin pli alte./Ru.wikipedia.org
Lago Pleŝĉejevo montriĝis ligita kun du tre konataj nomoj de la rusia historio. Princo Aleksandro la Neva devenis el Pereslavl, kaj en la fama filmo de Sergej Eisenstein, laŭ kiu oni kutime prezentas Aleksandron al si nuntempe, spektanto unuafoje renkontas lin sur la bordo de la lago, kie li okupiĝas pri afero tute ne princa – administras fiŝkaptadon. Tamen kiam nuboj densiĝas super la rusa lando, li devas ree surmeti la kirason...
Simbolojn de la historia pasinteco oni povas trovi en Pereslavl eĉ sur plastaj sakoj fare de lokaj produktantoj, kiuj situigas sur ilin portreton de Aleksandro kun bildo de la katedralo de la Transfiguriĝo (1152-1157) en Pereslavl, la plej frua el la blankŝtonaj monumentoj de nordorienta Rusujo.
Alia granda figuro, kiu atentis ĉi tiun landon, estis Petro la Unua. Juna caro, ĉe kiu jam estis formiĝantaj planoj de venontaj ŝanĝoj en Rusio, strebis ankaŭ al kreado de mara floto. Lago Pleŝĉejevo montriĝis por tio taŭga provejo, ĉar ĝi estis la plej proksima al Moskvo granda akvaro, sur kiu oni povis ekzerci ŝipnavigadon. Oni fondis unuan ŝipkonstruejon sur la lago en 1688, kaj en 1692 jam estis preta «Amuza ŝiparo», kiu malgraŭ sia nomo prezentis sufiĉe seriozan forton, konsistantan el ĉirkaŭ cento da ŝipoj. En aŭgusto de 1692 oni plenumis grandajn manovrojn sur la lago, kaj ĝis nun ĉi tiu dato estas memorata kiu tiu de naskiĝo de la rusa floto.
Dmitrij Kardovskij. La ŝiparo de Petro sur lago Pleŝĉejevo la 25-n de aŭgusto 1692 (1927).
Baldaŭ Petro jam ne plu povis kontentigi sin per la malvasta skalo de la lago kaj turnis sian rigardon al Azova maro. Tamen li ne forgesis la lokon, kie li unuafoje spertis glitadon sur akva surfaco. En 1722 Petro, jam imperiestro, eldonis specialan dekreton pri konservado de la restaĵoj de la eksa ŝiparo. Oni konservis ilin en Pereslavl ĝis 1783, kiam ili estis detruitaj en incendio. Feliĉe, konserviĝis boato «Fortuno», kies konstruadon, eble, partoprenis Petro mem. En 1803 ĝi estiĝis ĉefa eskponaĵo de muzeo, aperinta sur la suda bordo de la lago – la plej malnova provinca muzeo en Rusio.
Hodiaŭaj sportoj sur akvo diferenciĝas de tiuj en la tempo de Petro, tamen, same kiel antaŭ tri jarcentoj, lago Pleŝĉejevo estas populara loko por ili, ĉar ĝi estas plej proksima al Moskvo fermita akvaro, kie forestas ŝipa trafiko kaj kie oni povas praktiki velsurfadon kaj kajtosurfadon.
La aera filmado montas dense okupitan zonon, kie oni praktikas kajtosurfadon sur la lago.
Same populara ĝi estas por naĝado kaj trankvila ripozo sur bordo. Nivelo de la lago malleviĝis en la nuna epoko, tiel ke la plej grandaj ŝipoj de Petro jam ne povus proksimiĝi al bordo, tamen dank' al tio akvon pli forte varmigas sunradioj. Fundon kovras mola ŝlimo, sur kiu perlamote briletas konkaĵoj. En ĉiu epoko sur lago Pleŝĉejevo oni trovas por si allogaĵojn...
Atributoj de diversaj tempoj renkontiĝas sur bordoj de lago Pleŝĉejevo./Vikimedia Komunaĵo
Iam mi aŭdis pri miskompreno, okazinta ĉe alilandanoj, vizitantaj Rusion; renkontinte en interparolo esprimon “centra Rusio”, ili decidis, ke temas pri Siberio. Mapo de nia lando efektive povas krei tian impreson, tamen la afero estas en tio, pri kia centro temas. Geografia centro de Rusio vere troviĝas en Siberio (pli ĝuste – sur lago Vivi en Krasnojarska regiono), tamen kiam oni parolas ruslingve “centa Rusio”, oni parolas ne pri la geografia, sed pri la historia centro de ĝi, kaj tiu situas tute ne malproksime de ĝia ĉefurbo, inter riveroj Volgo kaj Okao.
Slavoj venis sur ĉi tiun teritorion en la dua duono de la 1-a jarmilo de nia erao, kaj en la 12-a jarcento post disfalo de la unueca regno de Rjurikidoj ĉi tie formiĝis potenca Vladimir-Suzdala princlando, kiu rivalis kun aliaj centroj de povo en Rusujo. Post la mongola invado en la 13-a jarcento ĝi disfalis je apartajn regnojn, kiuj konkuris inter si por supera loko. En la 15-a jarcento ĉi tiun lukton fine gajnis Moskvo, kiu unuigis sub sia povo ĉiujn landojn de nordorienta kaj norda Rusujo, kreinte tradicion de ŝtateco, kiu daŭras ĝis nun. Citaĵo, kiu troveblas en la anglalingva Vikipedio, bone resumas signifon de ĉi tiu lando por la rusia historio:
Vladimir-Suzdal is traditionally perceived as a cradle of the Great Russian language and nationality.
(Vladimir-Suzdalan princlandon oni tradicie rigardas kiel lulilon de la moderna rusa lingvo kaj nacieco).
Mapo de la rusaj landoj en 1237. La teritorio de Vladimir-Suzdala princlando havas rozan koloron./Vikimedia Komunaĵo.
Kaj, kompreneble, dum sia longa historio ĉi tiu lando akumulis en si trezorojn de arta kreado. Distinga trajto en arkitekturo de nordorienta Rusujo estas uzado de blanka kretŝtono, kiu ebligas facile ĉizi sur ĝi bareliefojn. Tiaj bareliefoj ornamas mondekonatajn monumentojn de Vladimir kaj Suzdal, kiuj apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko. En la 1960-aj jaroj la vizitindajn lokojn de centra Rusio kunligis zono "La Ora ringo", kiu estas unu el plej popularaj kursoj por rusiaj kaj alilandaj turistoj.
Preĝejo de la Kovrofesto ĉe la rivero Nerl – unu el la plej famaj kaj belaj preĝejoj, konstruitaj en Rusio – estas neelĉerpebla fonto de inspiro por fotoartistoj, kiuj strebas trovi harmonion inter la naturo kaj homa kreitaĵo./Vikimedia Komunaĵo.
Ĉi tiu foto de la kremlo en Rostov la Granda aspektas enkorpiĝo de prezento, kiun en la mondo oni havas pri “Patrino-Rusujo”./Vikimedia Komunaĵo.
Do, malfermante ĉi tiun projekton, mi esperas, ke ĝi helpos al ĉi tiu lando dividi sian belon kun la tuta mondo.