Wednesday 27 May 2020

Lago Pleŝĉejevo

Rigardinte mapon de la eŭropa nordo, oni facile rimarkas sur ĝi multnombrajn lagojn – spurojn, kiujn antaŭ multaj jarmiloj restis post si la foriranta glaciaro. Plej suda el tiaj spuroj estas lago Pleŝĉejevo, kiu situas 120 kilometrojn nordoriente de Moskvo.


En ĉi tiu aerfilmado de lago Pleŝĉejevo kaj urbo Pereslavl-Zalesskij, farita de sur 500-metra alto, bone videblas la regula ovala formo de la lago.

Jam en la fora pasinteco homojn logis ĉi tiu lago kun ĝia abundo de fiŝoj, unu el kiuj – loka formo de Coregonus albula, ruse nomata «rjapuŝka» – troviĝas sur la blazono kaj la flago de Pereslavl-Zalesskij. Sur la orienta bordo de la lago kuŝas Blua ŝtono – rokaĵo, kiu jam pli ol jarmilon estas objekto de adorado (ĝi meritas apartan rakonton, kiu sendube aperos poste). En la 9-a aŭ la 10-a jarcento sur la orienta bordo de la lago aperis urbeto, kiu en la historiaj dokumentoj estis konata sub nomo Kleŝĉin. En la 12-a jarcento princo Georgo la Longbraka, al kiu la tradicio atribuas fondon de Moskvo, konstruis novan urbon Perejaslavl (moderna nomo – Pereslavl-Zalesskij) kiel ĉefan setlejon sur la lago.

Busto de Georgo la Longbraka en Pereslavl-Zalesskij

Busto de Georgo la Longbraka en Pereslavl-Zalesskij enhavas ineresan aludon al ligo inter ĉi tiu urbo kaj Moskvo; ĝian rimarkindan asimetriecon kaŭzis tio, ke ĉi tiu skulptaĵo estas kopio de supera parto de la ĉevala monumento de Georgo en la ĉefurbo. Lia dekstra brako estas etendita antaŭen kaj por nevidebligi tion oni bezonis «fortranĉi» ĝin pli alte./Ru.wikipedia.org

Lago Pleŝĉejevo montriĝis ligita kun du tre konataj nomoj de la rusia historio. Princo Aleksandro la Neva devenis el Pereslavl, kaj en la fama filmo de Sergej Eisenstein, laŭ kiu oni kutime prezentas Aleksandron al si nuntempe, spektanto unuafoje renkontas lin sur la bordo de la lago, kie li okupiĝas pri afero tute ne princa – administras fiŝkaptadon. Tamen kiam nuboj densiĝas super la rusa lando, li devas ree surmeti la kirason...

Plasta sako el Pereslavl-Zalesskij kun portreto de Aleksandro la Neva

Simbolojn de la historia pasinteco oni povas trovi en Pereslavl eĉ sur plastaj sakoj fare de lokaj produktantoj, kiuj situigas sur ilin portreton de Aleksandro kun bildo de la katedralo de la Transfiguriĝo (1152-1157) en Pereslavl, la plej frua el la blankŝtonaj monumentoj de nordorienta Rusujo.

Alia granda figuro, kiu atentis ĉi tiun landon, estis Petro la Unua. Juna caro, ĉe kiu jam estis formiĝantaj planoj de venontaj ŝanĝoj en Rusio, strebis ankaŭ al kreado de mara floto. Lago Pleŝĉejevo montriĝis por tio taŭga provejo, ĉar ĝi estis la plej proksima al Moskvo granda akvaro, sur kiu oni povis ekzerci ŝipnavigadon. Oni fondis unuan ŝipkonstruejon sur la lago en 1688, kaj en 1692 jam estis preta «Amuza ŝiparo», kiu malgraŭ sia nomo prezentis sufiĉe seriozan forton, konsistantan el ĉirkaŭ cento da ŝipoj. En aŭgusto de 1692 oni plenumis grandajn manovrojn sur la lago, kaj ĝis nun ĉi tiu dato estas memorata kiu tiu de naskiĝo de la rusa floto.


Dmitrij Kardovskij. La ŝiparo de Petro sur lago Pleŝĉejevo la 25-n de aŭgusto 1692

Dmitrij Kardovskij. La ŝiparo de Petro sur lago Pleŝĉejevo la 25-n de aŭgusto 1692 (1927).

Baldaŭ Petro jam ne plu povis kontentigi sin per la malvasta skalo de la lago kaj turnis sian rigardon  al Azova maro. Tamen li ne forgesis la lokon, kie li unuafoje spertis glitadon sur akva surfaco. En 1722 Petro, jam imperiestro, eldonis specialan dekreton pri konservado de la restaĵoj de la eksa ŝiparo. Oni konservis ilin en Pereslavl ĝis 1783, kiam ili estis detruitaj en incendio. Feliĉe, konserviĝis boato «Fortuno», kies konstruadon, eble, partoprenis Petro mem. En 1803 ĝi estiĝis ĉefa eskponaĵo de muzeo, aperinta sur la suda bordo de la lago – la plej malnova provinca muzeo en Rusio.


Boato «Fortuno» en halo de la muzeo.

Boato «Fortuno» en halo de la muzeo./Vikimedia Komunaĵo

Hodiaŭaj sportoj sur akvo diferenciĝas de tiuj en la tempo de Petro, tamen, same kiel antaŭ tri jarcentoj, lago Pleŝĉejevo estas populara loko por ili, ĉar ĝi estas plej proksima al Moskvo fermita akvaro, kie forestas ŝipa trafiko kaj kie oni povas praktiki velsurfadon kaj kajtosurfadon.



La aera filmado montas dense okupitan zonon, kie oni praktikas kajtosurfadon sur la lago.

Same populara ĝi estas por naĝado kaj trankvila ripozo sur bordo. Nivelo de la lago malleviĝis en la nuna epoko, tiel ke la plej grandaj ŝipoj de Petro jam ne povus proksimiĝi al bordo, tamen dank' al tio akvon pli forte varmigas sunradioj. Fundon kovras mola ŝlimo, sur kiu perlamote briletas konkaĵoj. En ĉiu epoko sur lago Pleŝĉejevo oni trovas por si allogaĵojn...

Velsurfado kaj kajtosurfado sur lago Pleŝĉejevo

Atributoj de diversaj tempoj renkontiĝas sur bordoj de lago Pleŝĉejevo./Vikimedia Komunaĵo

Ĉi tiu atrikolo unue aperis en projekto Moskvio.

No comments:

Post a Comment