Sunday 31 May 2020

Aleksandrova monto kaj Blua ŝtono




Hodiaŭ ni revenas sur la bordojn de lago Pleŝĉejevo. Kune kun aŭtoro de Jutuba kanalo OurLife! ni faros familian promenon al la lokaj vidindaĵoj – Aleksandrova monto kaj Blua ŝtono.

Aleksandrova monto estas monteto, kiu situas sur la nordorienta bordo de la lago. Ekde antikva tempo ĝi servis kiel loko de ritoj por la finno-ugraj kaj poste por la slavaj loĝantoj de ĉi tiu regiono. Tio speguliĝas en alia ĝia nomo – «Jarila monto», laŭ nomo de slava printempa festo de fekundeco. Ĉampionoj de kristanismo, kiu estis konvertantaj la rusan landon en la novan kredon, nemalofte atentis la sakralajn lokojn de la paganoj, konstruante sur ili preĝejojn kaj aliajn religiajn objektojn. Tio celis detrui antaŭan adoradon de ili kaj samtempe fari la novajn instituciojn pli kutimaj por loka loĝantaro.

Nikita monaĥejo en Pereslavl-Zalesskij

Nikita monaĥejo apud lago Pleŝĉejevo estas konsiderata unu el la plej malnovaj en Rusio. Ĝusta tempo de ĝia fondo ne estas konata, tamen tio povis okazi jam komence de la 11-a jarcento./Vikimedia Komunaĵo

Io tiaspeca okazis ankaŭ ĉi tie: en la 13-a jarcento princo Aleksandro la Neva fondis sur la monteto Aleksandrovan monaĥejon omaĝe al sia ĉiela protektanto. Ĉi tiu monaĥejo ekzistis ĝis la komenco de la 17-a jarcento, kiam dum la Granda Malordo ĝi estis detruita fare de intervenintoj. En la jaro 1853 oni esploris ĝiajn restaĵojn. Ĉi tiuj malakurataj arkeologiaj elfosadoj detruis la supran parton de la monteto.


 Aleksandrova monto antaŭ la elfosadoj de 1853./Vikimedia Komunaĵo

Kiel memoro pri la tempo de la monaĥejo, nune sur la monteto staras kamparkruco, kiun vizitas la aŭtoro de la video.

Hodiaŭ ĉi loko ricevis ankoraŭ unu bazon por konateco. Ekde 2016 ĉi tie okazas kultura festivalo «Aleksandrova monto», en kiu oni prezentas diversajn branĉojn de la tradicia rusa kulturo kaj rekonstruas militajn eventojn el la tempo de Aleksandro la Neva. En la restivala retejo oni povas trovi multe da fotoj kaj videon, kiuj kreas viglan impreson pri ĝi. En Guglaj mapoj renkonteblas foto de ligna fortikaĵo, konstruita kiel konstanta dekoracio por la festivalo.

Dua vidindaĵo, kiun oni vizitas en la video, estas fama Blua ŝtono – unu el tre malmultaj sakralaj objektoj, restintaj de la antaŭkristana epoko. Ĝia nuntempa loko sur la laga bordo ne estas origina; komence ĝi situis ĉirkaŭ 4 kilometrojn pli sude, en ravino apud Borisogleba monaĥejo, kiu ekzistis ĝis la 18-a jarcento. Kvankam jam pasis multe da jaroj ekde la kristaniĝo, la lokaj loĝantoj konservis memoron pri tio, ke iliaj prapatroj adoradis ĉi tiun ŝtonon, kaj regule okazigis festojn apud ĝi. Dum longa tempo la monaĥoj vane persvadadis ilin lasi ĉi tiun praktikon. Finfine, en la komenco de la 17-a jarcento oni uzis rimedon pli efikan – simple enterigis la ŝtonon. Tamen post certa tempo la ŝtono denove aperis sur la surfaco; akvo, fluanta sur la deklivo de la ravino, forlavis sojlon ĉirkaŭ ĝi, kaj glaciiĝanta dum vintroj grundo elpuŝis ĝin eksteren.


Grandaj rokaĵoj estas nemaloftaj en ĉi tiu regiono. Ĉi ŝtono, kuŝanta sur rando de vilaĝo 30 kilometrojn for de lago Pleŝĉejevo, estas samgranda kiel Blua ŝtono. Tamen pri ĝi scias nur loĝantoj de najbaraj domoj.

Do, la ŝtono restarigis sian staton. Tamen oni ne intencis toleri tion eterne, kaj fine de la sekva, 18-a jarcento oni entreprenis energian operacion. Komence de vintro de 1788 oni metis la ŝtonon sur sledon kaj veturigis ĝin sur glacio de lago Pleŝĉejevo por ke uzi ĝin por fundamento de konstruanta preĝejo – tute laŭ la menciita supre praktiko. Tamen la glacio ne eltenis la pezon kaj la ŝtono falis en la lagon. Ŝajnis, ke tio jam estis fino de ĝia historio, sed kelk jardekojn poste fiŝistoj komencis rimarki ĝin en akvo, kaj al la mezo de la 19-a jarcento ĝi jam troviĝis surborde. Kompreneble, tia fenomeno kapablis serioze konsterni mensojn, kaj en 1850 en gubernia gazeto okazis interesa diskuto. Rimarkindas, ke unu el ĝiaj partoprenantoj, kiu estis inĝeniero laŭ profesio, tute serioze supozis, ke la ŝtono povis esti altirita fare de kuŝejoj de magneta erco apud la lago!

Kaj tiu, kiu faris punktofinon en la diskuto, proponinte eksplikon vere racian, estis nenio alia, ol loka pastro. Tamen en sia letero al la gazeto li rezonis kiel vera naturesploristo kaj trovis kialojn de la reapero de la ŝtono en naturaj fenomenoj, observeblaj sur la lago.

La ŝtono, li skribis, dronis (male al kutima prezento) en malgranda profundo, malpli ol 1,5-metra. Dum pasinta tempo la nivelo de la lago malaltiĝis, kaj la supra parto de la ŝtono jam troviĝis super la akva surfaco. Printempe glacio sur la lago degelas unuavice apud la bordoj, kaj tiu, kiu restas en la mezo, nemalofte estas puŝata sur bordon fare de vento. Moviĝantaj glaciblokaroj, kiu formiĝas en tiaj okazoj, fojfoje havas tian forton, ke ili kapablas faligi grandajn arbojn kaj eĉ detrui domojn. Do ne estas mirinde, ke ilia impeto, akumuliĝanta dum jardekoj, montriĝis sufiĉa por finfine movi la ŝtonon sur lokon tiom malprofundan, ke ĝi povis sekiĝi dum plua malaltiĝo de la laga nivelo.





Kiam nivelo de la lago kreskas pro printempa degelo de neĝo, Bluan ŝtonon ree ĉirkaŭas akvo./Vikimedia Komunaĵo

Estas interese, ĉu ĉi tiu pastro dividis sian eltrovon kun la paroĥanaro. Tiel aŭ alie, rakonto pri la mistera reapero de la ŝtono estiĝis parto de la legendo ĉirkaŭ ĝi, same kiel rakonto, ke ĝi origine situis sur Aleksandra monto (la aŭtoro de la video mencias ilin ambaŭ, tamen la dua, kiel ni scias, ne estas ĝusta).

Hodiaŭ la ŝtono estas populara inter turistoj vidindaĵo; en lastaj jaroj oni bonordigis la areon apud ĝi. Pagon por viziti ĝin prenas nacia parko «Lago Pleŝĉejevo», sur kies teritorio ĝi troviĝas. Laŭ la informo en ĝia retejo, ĝia grando je 50 rubloj restas stabila dum lastaj kvin jaroj kaj, laŭ la nuntempa skalo de prezoj, estas plejparte simbola (kaj, kiel oni notas en la video, familioj kun tri aŭ pli da infanoj, aĝantaj malpli ol 16 jarojn, vere havas 50-procentan rabaton).

Do, hodiaŭ, same kiel antaŭ jarmilo, oni vizitadas la ŝtonon, tuŝas ĝin surfacon, grizan dum sekva vetero aŭ bluan, kiam ĝi malsekiĝas post pluvo (de tio devenis ĝia nomo); lasas al ĝi donacojn en formo de moneroj, pomoj kaj aliaj nutraĵeroj; alligas buntkolorajn bendojn al la parapeto de kondukanta al ĝi vojo; aŭ, laŭ la jam moderna kredo, mense deziras ion, sudante sur ĝi. Multon da homoj vidis ĉi tiu ŝtono, kaj, verŝajne, ĝi vidos ne malpli, ĉar ĝian aĝon mezuras alia temposkalo. Espereble, ĝi vidos ankaŭ, kiel la popoloj faros unu grandan rondon familian...

No comments:

Post a Comment