Saturday, 25 April 2020

La parko de bieno Kuskovo



Hodiaŭ ni revenas al bieno Kuskovo por vagi tra ĝia parko kaj konatiĝi kun tieaj vidindaĵoj. Nin gvidos Alisa, juna stelulino de Jutuba kanalo Believixx. La video, en kiu ŝi konigas al ni la parkon, partoprenis en 2013 moskvan konkurson pri urba historio por lernejanoj. La tekston, kompreneble, verkis ŝiaj gepatroj, tamen la ĉarmeco, kun kiu ŝi prononcas ĝin, vere ornamas la rakonton.

Interesaj faktoj

Vortoj «Mallongas temp' de flor', senfine daŭras bel'» estas el versaĵo de poeto Gavriil Derĵavin. Ili estis nomo de ekspozicio de  floraj komponaĵoj, kiu okazis en la palaco de Kuskovo en 2008, okaze de la 90-jara jubileo de tiea muzeo.

La obelisko, kiu aperas ĉe 1:11, estas farita el marmoro, donacita fare de imperiestrino Katerino la Dua al Pjotr Ŝeremetev en 1785, okaze de fino de lia 5-jara oficado kiel prezidanto de la nobelaro de Moskva gubernio. Sur ĝi situas tabulo kun skribaĵo pri tio, verkita fare de Katerino mem.

Pavilono «Ermitejo» estis kontstuita en 1765 – 1767, do ĝi aĝas ĉirkaŭ ne «tricent», sed ducent kvindek jarojn. Tiaspecaj pavilonoj aperis kiel elementoj de parka arkitekturo en Eŭropo, destinitaj por solecaj meditadoj kaj preĝoj; en Rusio ili, tamen, prenis funkcion de lokoj por distriĝo en malvasta rondo de elektita societo. Nuntempe en Rusio konserviĝis nur tri tiaspecaj kostruaĵoj de la 18-a jarcento; krom Kuskovo, ili estas apud Sankt-Peterburgo – en Carskoje Selo kaj Peterhofo.

La preĝejo de la Savanto Tutkorfavora en Kuskovo

La preĝejo de la Savanto Tutkorfavora, konstruita en 1737 – 1739, estas la plej malnova konstruaĵo de la bieno kaj rara en Moskvo ekzemplo de la baroka stilo de la tempo de impriestrino Anna Ivanovna./Vikimedia Komunaĵo.

Wednesday, 15 April 2020

Bieno Kuskovo kaj ĝia palaco



Julia Akimenko denove estos nia ĉiĉerono laŭ vidindaĵoj de Moskvo. Hodiaŭ ni vizitos bienon Kuskovo en la sudorienta parto de la urbo – iaman someran rezidejon de fama aristokrata gento de Ŝeremetevoj. Ĝia palaco – “Granda domo” – konstruita en 1769-1775, konservis aŭtentikajn interaĵojn de 18-a jarcento, kiuj ebligas rekrei la etoson de riĉa domo de tiu epoko.

Portreto de Pjotr Ŝeremetev

Pjor Ŝeremetev (1713 – 1788). Portreto fare de Ivan Argunov./Vikimedia Komunaĵo.

Aristokrata gento de Ŝeremetevoj estas konata ekde la 15-a jarcento. En 1706 militestro kaj diplomato Boris Ŝeremetev unua en Rusio ricevis titolon de grafo. Lia filo Pjotr fondis la “amuzan bienon” en vilaĝo Kuskovo, kiun Ŝeremetevoj posedis ekde la 16-a jarcento, kaj investis multe da penoj por krei la brilan arkitektan kaj parkan ensemblon.

La plej rimarkinda persono en la historio de Ŝeremetevoj estas lia filo Nikolaj Ŝeremetev (1751 – 1809). La plej riĉa homo en Rusio, mecenato kaj protektanto de artoj, li edziĝis al Praskovja Kovaljova (Ĵemĉugova), kamparan-devena virino, kiu aktoris en teatro de alia lia bieno, Ostankino. Ĉi tiu romantika historio ĝis nun inspiras literaturistojn kaj kinematografistojn. Unu el stratoj, kiuj venas al Kuskovo, estas nomita laŭ ŝi.


La konstruaĵo de Ŝeremeteva malsanulejo en Moskvo.

Plenumante volon de sia forpasinta edzino, Nikolaj Ŝeremetev dediĉis lastajn jarojn de sia vivo al bonfarado kaj, inter alie, fondis en Moskvo hospitalon por malriĉuloj – “Ŝeremetevan malsanulejon”, kiu funkcias ĝin nun kiel Instituto de urĝa medicina helpo “Sklifosofskij”. La konstruaĵo de la hospitalo, aperinta en 1810, dum la invado de Napoleono en 1812 servis por ambaŭ flankoj de la konflikto. Nuntempe ĝi estas konsiderata objekto de kultura heredaĵo./Vikimedia Komunaĵo.

Tuesday, 24 March 2020

La preĝejo de Boriso kaj Glebo en Kidekŝa



Hodiaŭ estas nia unua vizito al la vidindaĵoj de la Ora ringo, fama turisma vojo tra la centro de Rusio. Dank' al interreta televidkanalo Prizyv el Vladimira provinco ni vizitos la preĝejon de Boriso kaj Glebo en Kidekŝa, konstruitan en 1152 fare de princo Georgo la Longbraka omaĝe al la ĉielaj protektantoj de la Rusa lando.

Interesaj faktoj

La menciata en la video legendo evidente estas malfrua, ĉar laŭ informo de la kroniko princo Boriso ne forveturis malproksimen de Kievo post la morto de sia patro, do li ne povis vojaĝi kune kun la frato tra ĉi tiu loko. Tamen Glebo ja povis traveturi ĝin, ĉar lia apanaĵo estis urbo Murom en la sudo de la nuntempa Vladimira provinco.

Arkosolio (ruse аркосолий, de latina arcosolium) estas arkoforma niĉo, en kiu oni situigis sarkofagon. En mezepoka Rusujo oni vaste uzis ilin por entombigado de nobelaj homoj en temploj.

Informtabulo, kiu videblas en la video je 04:57, tekstas, ke la destra figuro sur la fresko “La sanktaj virinoj en la paradiza ĝardeno” estas martirino Maria, protektantino de la edzino de princo Boriso. Verŝajne, temas pri Maria el Ĉemara Cezareo, kristana martirino de la 3-a jarcento (jen informo en la angla).

Omfalo – speciala loko en preĝejo, kie staris episkopo dum certaj momentoj de diservo – estis konata en Rusujo en la 11-12-aj jarcentoj, tamen ĉiuj aliaj ekzemploj troviĝas en temploj de la sudaj kaj la okcidentaj landoj, sur la nuntempaj teritorioj de Ukrainio kaj Belorusio.

Narteksoj aperis en la tempo de frua kristanismo, kiel lokoj, kiujn povis eniri paganoj kaj prepariĝantoj al bapto. Tamen en la moderna ortodoksa eklezio nartekso estas loko por certaj diservoj; pro tio en la 19-a jarcento oni aldonis ĝin al la preĝejo de Boriso kaj Glebo.

Ikono de sanktaj Boriso kaj Glebo (la 14-a jarcento)

Boriso kaj Glebo sur ikono de la 14-a jarcento en Tretjakova galerio. Princoj Boriso kaj Glebo estis filoj de princo Vladimiro, baptanto de Rusujo. Post lia morto en 1015 inter liaj heredantoj ekflamis lukto por povo; lia plejaĝa filo Svjatopolko kaptis la kievan tronon. Laŭ la rakonto de la kroniko, Boriso kaj Glebo ĵuris pri lojaleco al li, tamen Svjatopolko ordonis mortigi ilin, ĉar li antaŭtimis rivaladon (li mem, probable, estis adoptita filo de Vladimiro; tiu prenis de sia frato edzinon, kiu estis graveda je Svjatopolko). Meze de la 11-a jarcento Boriso kaj Glebo estis enkanonigitaj kiel ĉielaj protektantoj de la Rusa lando kaj ilia kulto rapide iĝis populara./Vikimedia Komunaĵo.

Thursday, 12 March 2020

Kolomenskoje. Vintra promeno



Hodiaŭ ni denove venas muzeon Kolomenskoje, nuntempe en vintro. Kune kun ĉarma videoblogantino Julia Akimenko, kiu ne unu fojon plu estos nia ĉiĉerono pri vidindaĵoj de la centro de Rusio, ni vizitos rekonstruitan palacon de caro Alekseo Miĥajloviĉ kaj vidos kolektojn, rakontantajn pri vivo de la cara korto en la 17-a jarcento. 

Interesaj faktoj 

Ĉe 08:08 Julia mencias, ke antaŭe ŝi ne sciis veran sencon de vortoj ĥoromoj (ruse хоромы – ĥorómy) kaj palataoj (ruse палаты – paláty). En Rusio oni kutime konas ĉi tiujn vortojn ekde infaneco, dank' al tio ke ili nemalofte renkonteblas en fabeloj, tamen ilia ekzakta signifo jam ne plu estas konata, kaj oni uzas ilin en ĝenerala senco de “riĉa domo”. 

Pjotr Potjomkin. Portreto fare de Juan Carreño de Miranda

Militestro kaj diplomato Pjotr Potjomkin (1617 – 1700) estris rusian ambasadan delegacion en Hispanio kaj Francio en 1667-1668. Lia portreto en Prado-Muzeo fare de Juan Carreño de Miranda montras brilon de rusa aristokrata kostumo de tiu epoko. Nur prezo de materialoj, bezonataj por fari altkvalitan reproduktaĵon de tia, estas ĉirkaŭ 1500 dolaroj./Vikimedia Komunaĵo



La loko, kien oni malsupreniĝas je la kvina minuto de la video, estas ravino Golosov, kiu distranĉas la teritorion de Kolomenskoje per la rojo, fluanta al rivero Moskva. En nuna tempo ĉi tiu loko estiĝis objekto de urba legendo, cirkulanta en la interreto: oni rakontas, ke homoj ĉi tie fojfoje renkontis misteran nebulon, enirinte kiun, ili trafis alian tempon. Kurte, oni proklamas ĉi tiun lokon moskva Bermuda triangulo./Vikimedia Komunaĵo

Tuesday, 3 March 2020

Parkoj de Moskvo. Kolomenskoje



Malnova vilaĝo Kolomenskoje, konata ekde 1339, dum jarcentoj estis signifoplena loko por la rusia historio. En la 16-a jarcento ĉi tie aperis unu el la plej famaj preĝejoj de la lando – la preĝejo de la Ĉieliro. En la sekva 17-a jarcento Kolomenskoje fariĝis eksterurba rezidejo de la rusaj caroj, kaj oni konstruis ĉi tie grandan arkitekturan komplekson por la monarka kortego. 

Hodiaŭ Kolomenskoje estas parko, ŝatata loko por promenoj de moskvanoj, kaj muzeo, kiu konservas arkitekturajn kaj historiajn monumentojn, kaj demonstras por vizitantoj rekonstruitajn bildojn de la vivo en la pasinteco. En la video fare de Russian Travel Guide TV HD oni povas fari ekskurson tra la muzeo kaj ekvidi prezentantajn de ĝi aktivecojn. 

Alekseo Miĥajloviĉ (portreto de nekonata aŭtoro)

La persono de caro Alekseo Miĥajloviĉ, reginta en 1645 – 1676, povas esti simbolo de malsamaj kaj ofte kontraŭstarantaj trajtoj de tiu epoko. Pro sia karaktero li ricevis kromnomon Kvietega, tamen la tempon de lia regado oni nomis "Ribela tempo", en kiu okazis multaj sociaj malordoj kaj religia skismo. Lia ĉiutaga vivo strikte sekvis la tradiciojn de tiutempa Rusujo, tamen estis ĝuste lia filo Petro, kiu aliigis la aspekton de la lando por ĉiam. Kompare kun la tempo de Petro, la regado de Alekseo ofte prezentiĝas en la historia memoro kiel dormema kaj malmoviĝema, tamen ĝuste tiam, ankoraŭ ne tre rimarkinde, formiĝis fundamento por la venontaj ŝanĝoj./Vikimedia Komunaĵo

La preĝejo de Sankta Georgo el Arĥangelska provinco en Kolomenskoje

Unuj el partoj de agado de muzeo “Kolomenskoje” estas konservado de specimenoj de ligna arkitekturo el Rusa Nordo kaj Siberio. Konstruita en 1685 preĝejo de Sankta Georgo el Arĥangelska provinco estis transportita en Moskvon kaj rekonstruita en la muzeo en 2011./Vikimedia Komunaĵo

Sunday, 1 March 2020

Kie estas centro de Rusio?



Iam mi aŭdis pri miskompreno, okazinta ĉe alilandanoj, vizitantaj Rusion; renkontinte en interparolo esprimon “centra Rusio”, ili decidis, ke temas pri Siberio. Mapo de nia lando efektive povas krei tian impreson, tamen la afero estas en tio, pri kia centro temas. Geografia centro de Rusio vere troviĝas en Siberio (pli ĝuste – sur lago Vivi en Krasnojarska regiono), tamen kiam oni parolas ruslingve “centa Rusio”, oni parolas ne pri la geografia, sed pri la historia centro de ĝi, kaj tiu situas tute ne malproksime de ĝia ĉefurbo, inter riveroj Volgo kaj Okao.


Slavoj venis sur ĉi tiun teritorion en la dua duono de la 1-a jarmilo de nia erao, kaj en la 12-a jarcento post disfalo de la unueca regno de Rjurikidoj ĉi tie formiĝis potenca Vladimir-Suzdala princlando, kiu rivalis kun aliaj centroj de povo en Rusujo. Post la mongola invado en la 13-a jarcento ĝi disfalis je apartajn regnojn, kiuj konkuris inter si por supera loko. En la 15-a jarcento ĉi tiun lukton fine gajnis Moskvo, kiu unuigis sub sia povo ĉiujn landojn de nordorienta kaj norda Rusujo, kreinte tradicion de ŝtateco, kiu daŭras ĝis nun. Citaĵo, kiu troveblas en la anglalingva Vikipedio, bone resumas signifon de ĉi tiu lando por la rusia historio:

Vladimir-Suzdal is traditionally perceived as a cradle of the Great Russian language and nationality.

(Vladimir-Suzdalan princlandon oni tradicie rigardas kiel lulilon de la moderna rusa lingvo kaj nacieco).

Mapo de la rusaj landoj en 1237.

Mapo de la rusaj landoj en 1237. La teritorio de Vladimir-Suzdala princlando havas rozan koloron./Vikimedia Komunaĵo.

Kaj, kompreneble, dum sia longa historio ĉi tiu lando akumulis en si trezorojn de arta kreado. Distinga trajto en arkitekturo de nordorienta Rusujo estas uzado de blanka kretŝtono, kiu ebligas facile ĉizi sur ĝi bareliefojn. Tiaj bareliefoj ornamas mondekonatajn monumentojn de Vladimir kaj Suzdal, kiuj apartenas al la Monda heredaĵo de Unesko. En la 1960-aj jaroj la vizitindajn lokojn de centra Rusio kunligis zono "La Ora ringo", kiu estas unu el plej popularaj kursoj por rusiaj kaj alilandaj turistoj.

Preĝejo de la Kovrofesto ĉe la rivero Nerl.

Preĝejo de la Kovrofesto ĉe la rivero Nerl – unu el la plej famaj kaj belaj preĝejoj, konstruitaj en Rusio – estas neelĉerpebla fonto de inspiro por fotoartistoj, kiuj strebas trovi harmonion inter la naturo kaj homa kreitaĵo./Vikimedia Komunaĵo.

La kremlo en Rostov la Granda vintre.

Ĉi tiu foto de la kremlo en Rostov la Granda aspektas enkorpiĝo de prezento, kiun en la mondo oni havas pri “Patrino-Rusujo”./Vikimedia Komunaĵo.

Do, malfermante ĉi tiun projekton, mi esperas, ke ĝi helpos al ĉi tiu lando dividi sian belon kun la tuta mondo.

Ĉi tiu atrikolo unue aperis en projekto Moskvio.